La 17-an de decembro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
faris en Pekino interparolon kun angola prezidento Jose Eduardo
Dos Santos. La du ŝtataj estroj konsentis antaŭenpuŝi la kunlaboron
de la du landoj al nova etapo kaj malfermi novan ĉapitron pri la
amikeco inter Ĉinio kaj Angolo en la nova jarcento.
Hu Jintao diris, ke dum la pasintaj 25 jaroj post kiam
Ĉinio kaj Angolo establis la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj,
la interfluo kaj kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj stabile
progresas, kaj la rilatoj inter la du landoj glate disvolviĝas.
La ĉina flanko dankas la angolan registaron pro ĝiaj persistado
en la politiko pri unu Ĉinio kaj helpado al Ĉinio en gravaj problemoj.
Santos diris, ke Angolo volontas firmigi amikajn rilatojn
inter la du popoloj kaj vastigi kunlaboron inter la du landoj en
la kampoj de ekonomio, komerco kaj fuelo, esperante fortigi kunagadon
kun Ĉinio en problemoj pri Afriko por kune akceli la pacon, stabilecon
kaj evoluadon de la mondo.
|