Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Materialoj urĝe transportataj al la plagitaj regionoj

La 2-an de februaro Zhang Haijun, estro de reguliga departemento sub la Ministerio de Fervojo de Ĉinio, informis, ke en la lastaj tagoj oni urĝe transportis al plagitaj regionoj dekojn da specoj de materialoj inkluzive de elektro-generatoroj, neĝo-balaaj aparatoj, elektro-aparatoj, tujmanĝaĵoj, litkovriloj kaj greno.

En la lasta tagdeko, en iuj sudaj provincoj de Ĉinio longe neĝis kaj la rekta ekonomia damaĝo superis 54 miliardojn da juanoj.