La 20-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj
japana eksĉefministro Fukuda Yasuo ĉeestis en Pekino la fermon de
la jaro de amika interŝanĝo inter ĉinaj kaj japanaj junuloj. Wen
diris, ke la jaro de amika interŝanĝo inter ĉinaj kaj japanaj junuloj
kreas ŝancon por kontaktiĝo kaj interŝanĝo de la dulandaj junuloj.
La aktivado simbolas la estontecon de amikeco inter la du landoj
daŭranta de generacio al generacio.
|