La 20-an de decembro okazis en Pekino kunveno por celebri
la 50-jariĝon de la Ĉina Centra Televidstacio (ĈCTV). Ĉina prezidanto
Hu Jintao sendis gratulan leteron.
Li diris en la letero, ke la Ĉina Centra Televidstacio
estas grava amaskomunikilo de la ŝtato kaj grava fenestro por ke
Ĉinio konu la mondon kaj la mondo konu Ĉinion.
Li esperas, ke la laborantoj de la televidstacio konstruos
la televidstacion en internacie unuaklasan komunikilon kun progresintaj
teknikoj, granda kvanto de informoj, vasta kovriteco kaj forta influo
kaj pli multe kontribuos por altigi la nacian kulturan forton kaj
ĉiuflanke konstrui bonhavan socion.
|