La 22-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun japana eksĉefministro Fukuda Yasuo, kiu ĉeestis la
fermon de aktivado "Jaro de Amika Interŝanĝo inter Ĉinaj kaj
Japanaj Junuloj".
Hu Jintao gratulis la sukceson de la aktivado kaj alte
taksis la gravan kontribuon faritan de Fukuda Yasuo por plibonigi
kaj disvolvi la dulandajn rilatojn.
Hu Jintao diris, ke en la jaro 2008 la ĉin-japanaj rilatoj
multe progresis, la dulandaj altranguloj intensigis interŝanĝojn
kaj atingis vastajn komunajn konojn pri serio da gravaj problemoj,
tio antaǔenpuŝis pliboniĝon kaj disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas kune kun Japanio serioze
efektivigi la komunajn konojn kaj koncernajn dokumentojn pri kunlaboro
atingitajn de la du landoj, pliigi reciprokan politikan konfidon,
profundigi reciprok-utilan kunlaboron, plivastigi humanisman interŝanĝon,
precipe konstante disvolvi interŝanĝon inter dulandaj junuloj por
solidigi la bazon de eterna amikeco inter la du landoj.
Fukuda Yasuo diris, ke la japana flanko volontas penadi
por plioftigi popolajn kontaktojn de la du landoj, akceli interkomprenon
kaj amikecon inter la dulandaj popoloj precipe junuloj kaj infanoj.
|