De la 19-a ĝis la 21-a de decembro Jia Qinglin, membro
de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris inspektadon
en Ŝanhajo. Li diris, ke teni stabilan kaj relative rapidan disvolvon
de ekonomio estos ĉefa tasko de la ekonomia laboro de Ĉinio en la
venonta jaro, kaj por efektivigi tion oni devas plivastigi la enlandajn
bezonojn, pligrandigi la investan skalon, teni stabilan kreskadon
de eksporto kaj praktiki aktivajn enokupigajn politikojn.
|