Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio sukcese lanĉis sateliton "Fengyun-2" 06

La 23-an de decembro en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro Ĉinio sukcese sendis per la transporta raketo Changzheng-3 A la sateliton "Fengyun-2" 06 en la planitan orbiton.

En oktobro de 2004 kaj en decembro de 2006, Ĉinio lanĉis respektive satelitojn "Fengyun-2" 04 kaj "Fengyun-2" 05. Nun la du satelitoj estas en bona funkcio.

Kiel anstataŭanto de la satelitoj "Fengyun-2" 04 kaj "Fengyun-2" 05, "Fengyun-2" 06 povas fari meteologian observadon al la terglobo dum diurno. Ĝi garantios kontinuan kaj stabilan funkciadon de la satelitoj kaj ludos gravan rolon por Ĉinio kaj la najbaraj landoj en meteologia prognozo.