Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pozitivan rolon ludas la agado de Ĉinio en eskortado en maro de Somalio

La 23-an de decembro Huang Xueping, proparolanto de la Nacidefenda Ministerio de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉina registaro decidis sendi militŝipojn al golfo de Adeno kaj maro de Somalio por partopreni en eskortado laŭ koncerna rezolucio de UN, kaj la agado de Ĉinio ludos pozitivan rolon en protektado de paco kaj stabileco de la menciitaj regionoj.

En tiutaga gazetara konferenco okazigita de la ministerio, Huang Xueping diris ankaŭ, ke dum la eskortado la ĉinaj militŝipoj volas plifortigi kunlaboron kun tiuj de la koncernaj landoj en interŝanĝo de informoj kaj humanisma savado. En la estonteco, la ĉina trupo liveros laŭ ebleco subtenadon kaj helpadon por protekti pacon kaj stabilecon de la regiono kaj tiujn de la mondo.