Vespere de la 23-a de decembro Tuantuan kaj Yuanyuan,
du grandaj pandoj donacitaj de la ĉeftero de Ĉinio, atingis sian
novan hejmon -- Taibei-a Zoo.
Antaǔ nelonge Wu Poh-hsiung, prezidanto de la ĉina Kuomintango,
diris en la fermo de la Kvara Forumo pri Ekonomio, Komerco kaj Kulturo
de la Du Bordoj de Taiwan-markolo, ke li kredas, ke Tuantuan kaj
Yuanyuan estos la plej amindaj pac-anĝeloj. Hao Longbin, urbestro
de Taibei, diris en la bonvena ceremonio antaǔtagmeze de la 24-a,
ke la popolo de la ĉeftero estu trankvila, la laborantoj de la zoo
certe bone flegos la du pandojn por ke ili vivu sane kaj feliĉe
kaj nasku idojn tie.
Nun la sanstato de la du pandoj estas bona.
|