La 24-an de decembro Zhang Ping, estro de la Ŝtata
Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, diris, ke en la unuaj tri
trimestroj ĉijare la malneta enlanda produkto-valoro de Ĉinio kreskis
je 9.9% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro kaj
la rapideco de kresko tenis relative stabilan kaj moderan reduktiĝon.
Li diris, ke la vastiĝo de la internacia financa krizo
alportos seriozan defion al la ĉina ekonomio en la estontaj du jaroj,
tial oni devas plifrue plani kaj sisteme aranĝi rimedojn por ekonomia
disvolviĝo kaj stabila kreskado de komerca eksporto.
|