Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio investis 7 miliardojn da juanoj por trejni kamparanojn

La 25-an de decembro Bai Jinming de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio diris en la "Altranga Forumo pri Edukado al Ĉinaj Kamparanoj", ke ĝis la fino de la kuranta jaro, la centra registaro de Ĉinio jam investis 4.05 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por trejni pli ol 20 milionojn da kamparanoj. Samtempe, lokaj registaroj investis pli ol 3 miliardojn da juanoj por trejni pli ol 30 milionojn da kamparanoj.

Li diris ankaŭ, ke laŭ nova situacio de ekonomia disvolviĝo en la kamparo, la registaro reguligos siajn laborojn, bone faros teknologian trejnadon al kamparanoj por kulturi el ili junajn kaj kapablajn personojn kun klereco kaj moderna koncepto, konforme al daŭrigebla disvolviĝo de la agrikulturo.