Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio realigis senpagan devigan edukadon

La 25-an de decembro Lu Yongxiang, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en Pekino, ke la Konstanta Komitato de la kongreso faris en la kuranta jaro kontroladon en la tuta lando pri praktikado de la "Leĝo pri deviga edukado". La rezulto montras, ke la deviga edukado en urboj kaj vilaĝoj de Ĉinio jam estas ĉiuflanke metita en garantiado de la ŝtata financo, kaj Ĉinio realigis senpagan devigan edukadon.

Ĉinio praktikas 9-jaran devigan edukadon. De la lastaj jaroj la elspezo de Ĉinio por la deviga edukado grandmezure pliiĝas, nur en la jaro 2007 la totala investo al tiu ĉi kampo superis 500 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro), je 26% pli multe ol tiu en la jaro 2006.