La 28-an de decembro Clark Randt, usona ambasadoro
en Ĉinio, diris al raportistoj, ĉeestante la novjaran akcepton aranĝitan
de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, "En la 30 jaroj
post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio la du
landoj trapasis malfacilojn, tamen la dulandaj rilatoj havis grandan
progreson. Mi esperas, ke la rilatoj daǔre disvolviĝos."
Li diris, ke en la venonta monato okazos en Pekino
serio da aktivadoj por celebri la 30-jariĝon de la stariĝo de ĉin-usonaj
diplomatiaj rilatoj. La aktivadojn ĉeestos ankaǔ ŝtata sekretario
de Usono Condoleezza Rice, usona eksprezidento Jimmy Carter, antaŭa
asistanto de usona nacia sekureco Zbigniew Brzezinski, antaŭa usona
ŝtata sekretario Henry Kissinger kaj aliaj antaŭaj usonaj ambasadoroj
en Ĉinio.
Randt alte taksis la atingojn de Ĉinio en diplomatio
en 2008. "Ĉinio multe sukcesis en la Pekinaj Olimpikoj kaj
aliaj grandaj eventoj. Pri la diplomatia laboro mi donas al vi altan
takson. Ĉina diplomatio estas tre profesia."
Parolante pri tendenco de la uson-ĉinaj rilatoj post
enoficiĝo de Barack Obama, Randt diris: "La dulandaj rilatoj
prezentas al ni bonan perspektivon. Kaj plie ili pliboniĝos en la
estonteco."
|