Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

43.2 milionoj da ĉinaj kamparanoj ricevos helpon de la registaro

La 27-an de decembro Ĉinio anoncis novajn normojn pri helpo al malriĉuloj. Laŭ la novaj normoj kamparanoj, kiuj averaĝe enspezis malpli ol 1067 juanojn en la jaro 2007, estos helpataj de la registaro. La nombro de la helpatoj atingas 43.2 milionojn, t.e. 4.6% de la kampara loĝantaro.

Fan Xiaojian, direktoro de la oficejo de la gvida grupo por malriĉeco-mildigo kaj disvolvo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Pekino, ke de la jaro 2009 Ĉinio ĉiuflanke praktikos politikon helpan al kamparanoj kun malalta enspezo.