La 28-an de decembro ĉina vicĉefministro Li Keqiang,
kiu faras oficialan viziton en Kuvajto, intervidiĝis kun kuvajta
emiro Sheikh Nasser Al-Mohammad Al-Ahmad Al-Sabah, kaj ili interŝanĝis
opiniojn pri situacio en Gaza.
Li Keqiang diris, ke Ĉinio surpriziĝis de la milita
agado en Gaza, kiu kaǔzis vundon kaj morton de multaj homoj, kaj
multe zorgas pri tio. Paca procezo en la Meza Oriento estas multe
atentata de la tuta mondo, kaj la internacia socio faris grandan
penadon por tio. Solvi la konfliktojn per forto kaj kaǔzi vundon
kaj morton de ordinaraj popolanoj, ne konformas al la penado de
la internacia socio. Ĉinio firme alvokas, ke la koncernaj flankoj
tuj ĉesigu militan agadon, prenu praktikajn rimedojn por mildigi
la streĉitan situacion en Gaza, solvu la konfliktojn per dialogo
kaj antaǔenpuŝu pacon kaj stabilecon de la Mez-orienta regiono.
Li emfazis, ke kiel konstanta membro de la Konsilio de Sekureco
de UN, Ĉinio konstante prizorgas kaj subtenas la pacan procezon
en la Meza Oriento, kaj subtenas klopodon de la diversaj flankoj,
precipe tiun de arabaj landoj por realigi kompletan kaj justan pacon.
Sabah esprimis bedaǔron pri la situacio en Gaza. Li
laǔdis la justan starpunkton de Ĉinio en la problemo de Mez-oriento
kaj esperas kune kun Ĉinio kaj aliaj landoj penadi por mildigi la
intensan situacion kaj akceli regionan pacon.
|