Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Konfirmiĝos torĉportantoj de Pekinaj Olimpikoj

La 2-an de februaro Jiang Xiaoyu, plenumanta vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, malkaŝis, ke la konfirmo de torĉportantoj de la Pekinaj Olimpikoj estos plenumita antaŭ la fino de februaro.

Jiang diris, ke la komitato konfirmis enlande 14663 torĉportantojn el laboristoj, laborantoj de entreprenoj, ŝtataj oficistoj, edukistoj, lernantoj, sportistoj, kamparanoj kaj fremdlandanoj.

La komitato ricevis nomliston de 1046 kandidatoj de torĉportantoj, rekomenditaj de urboj trapasotaj de torĉa stafetado kaj olimpikaj komitatoj kaj kunlaborantaj partneroj eksterlande. La laboro pri vojdivido estos plenumita antaŭ la 20-a de marto.