Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Deklaro de Ĉinio pri "plebiscito de la Taiwan-a instanco por aliĝo al UN"

La 2-an de februaro, Oficejo de Taiwan-a Laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Oficejo de Taiwan-a Afero de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis rajtigitan deklaron pri anonco de la instanco de Chen Shuibian rilate al okazigo de "plebiscito de la Taiwan-a instanco por aliĝo al UN" en la 22-a de marto.

La 1-an de februaro, malgraŭ forta opono de ambaŭbordaj samlandanoj kaj kondamno de la internacia socio, la instanco de Chen decidis okazigi nome de Taiwan la tiel nomatan "plebisciton de Taiwan por aliĝo al UN". La insisto de Chen estas grava paŝo al "leĝa sendependiĝo de Taiwan" kaj aliformita "plebiscito de sendependiĝo de Taiwan". Se la intenco sukcesos, ĝi neeviteble damaĝos fundamentajn interesojn de la dubordaj samlandanoj kaj serioze minacos la pacon de Taiwan-a markolo kaj Azi-Pacifika regiono.

La deklaro diras, ke la ĉeftero kaj Taiwan ambaŭ apartenas al la sama Ĉinio. Ĉiu ajn problemo tuŝanta la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio nepre devas esti kune decidita de la 1.3 miliardoj da ĉinoj inkluzive de tiuj en Taiwan. La arbitra risko de la instanco de Chen certe peze pagigos lin. Ni sincere esperas, ke la samlandanoj en Taiwan klare konos la malican intrigon de Chen kaj la de ĝi alportotan seriozan rezulton. Nur firma bremso de danĝera agado de "sendependiĝo de Taiwan" povos protekti pacon de la dubordaj rilatoj, protekti feliĉon de Taiwan-aj samlandanoj kaj protekti la pacon de Taiwan-markolo kaj la Azi-Pacifika regiono.