Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Londono "Ĉina-brita semajno de virina kulturo"

Lastatempe okazis en Brita Muzeo inaŭguro de "Ĉina-brita semajno de virina kulturo", la forumo "Virinoj kaj Olimpikoj". Gu Xiulian, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Virina Federacio, konigis la atingojn de Ĉinio pri reformado kaj pordomalfermo en la pasintaj 30 jaroj, la preparadon de la ĉina popolo por la Olimpikoj kaj la atingojn de Ĉinio en akcelado de seksa egaleco.

La ĉefaj aktivadoj de la semajno inkluzivas forumon "Virinoj kaj Olimpikoj", fotoekspozicion pri ĉinaj virinoj kaj grandan varieteon "Ĉinaj kaj britaj virinoj bonvenigas Olimpikojn".