Ĝis
la fino de la lasta jaro, Ĉinio senigis 49 malriĉajn landojn kun
grandaj ŝuldoj kaj plej subevoluantajn landojn de Afriko, Azio,
kariba kaj sudpacifika regionoj je 374 pagdataj registaraj ŝuldoj.
La helpo de Ĉinio al fremdaj landoj komenciĝis en 1950.
La ĉina registaro laŭ sia eblo donis senkompensan helpon, seninterezan
krediton aŭ privilegian krediton al pli ol 160 landoj de Afriko,
Azio, orienta Eŭropo, Latin-Ameriko kaj suda Pacifiko. Por helpi
tiujn landojn sendepende disvolviĝi, dum longa tempo la ĉina registaro
akcentas trejnadon, kaj ĝis nun 100 mil registaraj oficistoj kaj
administrantoj kaj teknikistoj estis trejnitaj en Ĉinio.
|