Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Fosilio de plej malgranda flugsaŭro estas trovita en Ĉinio

Lastatempe sciencistoj de Ĉinio kaj Brazilo trovis fosilion de nova flugsaŭro de la faŭno de Rehe en norda Ĉinio. La longo de ĝiaj etenditaj flugiloj estas 25 centimetroj kaj ĝi estas fosilio de plej malgranda flugsaŭro en la mondo.

La fosilio el preskaŭ kompleta ostaro estas sendifekta. La flugsaŭro havas longan bekon kaj grandajn okulojn sed ne havas dentojn. Antaŭ tio sciencistoj trovis en Germanio malpli grandan fosilion de flugsaŭro kun dentoj, kaj la longo de ĝiaj etenditaj flugiloj estas 18 centimetroj. La sciencistoj opinias, ke ĝi estas "bebo" ĵus elkovita. Oni deduktis, ke la flugsaŭro trovita en Ĉinio eble estas la plej malgranda flugsaŭro en la mondo.