Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis Internacia Tergloba Jaro 2008

La 12-an de februaro okazis inaŭguro de la Internacia Tergloba Jaro 2008 iniciatita de UNESKO kaj la Internacia Unio de Geologia Scienco en la stabejo de UNESKO en Parizo. Personoj de la kampoj de politiko kaj geologio, entreprenistoj kaj studentoj de diversaj landoj ĉeestis la aktivadon.

En la inaŭguro ĝenerala direktoro de UNESKO Matsuura Koichiro esprimis, ke en la aktivado oni propagandu la gravan rolon de tergloba scienco en protektado de la terglobo.

Reprezentante la union, prezidanto de la Internacia Unio de Geologia Scienco kaj ĉina eksvicministro Zhang Hongren pri geologio kaj mino faris parolon. Li konigis la penadon de la internacia geologia rondo en akcelo de daŭrigebla disvolvo de socio kaj ekonomio kaj alvokis la publikon altigi atenton al la tergloba scienco.