 Lastatempe
la Internacia Olimpika Komitato okazigis grandskalan ekspozicion
pri ĉina kulturo nomata "Pekino 2008" en la Olimpika Muzeo,
en Laŭzano de Svisio. Ĝi daŭros 8 monatojn kaj enhavos seriojn da
aktivadoj pri ĉina kulturo, inkluzive de varieteo, seminario kaj
scia konkurso ktp.
Estas kutima programo okazigi kulturan ekspozicion
antaŭ ĉiuj Olimpikoj. La ekspozicio "Pekino 2008" estas
ĝis nun la plej grandskala ekspozicio de propagando pri Olimpikoj
okazigata en la Olimpika Muzeo.
|