Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Totala valoro de detalado de sociaj konsumaĵoj de Ĉinio en 2007 kreskis 17 pocentojn

Laŭ unuapaŝa statistiko, la totala valoro de detalado de konsumaĵoj de Ĉinio en 2007 atingis 8 900 miliardojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), je 17% pli multe ol tiu en 2006, kaj tenis rapidecon pli altan ol ekonomia kresko en sinsekvaj kvar jaroj.

Ekde la dua duonjaro de 2004, paŝo post paŝo malgrandiĝis la diferenco de kreska rapideco de detalado de sociaj konsumaĵoj inter la urboj kaj la kamparo de Ĉinio.