Lastatempe Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato (IOK), diris al televizia stacio Francio 24, ke
li ne timas bojkoton al la Pekinaj Olimpikoj. Individua foresto
ne damaĝos "la kvaliton de la Olimpikoj, ĉar la Pekinaj Olimpikoj
estas pli fortaj ol individuoj".
Rogge diris, ke Spielberg, fama reĝisoro de Holivudo,
rezignis la postenon de arta konsilisto de la Pekinaj Olimpikoj
pro problemo de Darfuro en Sudano, tion li ne zorgas.
Rogge insistis, ke oni ne lasu IOK solvi tutmondajn
problemojn. Li diris: "Mi ne timas la bojkoton, ĉar politikistoj
bone scias, ke bojkoto nur igas punitaj tiujn kiuj faras la bojkoton."
|