En la 17-a de februaro Kosovo unuflanke deklaris sendependiĝon.
Ĉinio esprimas seriozan atenton pri tio.
La solvo de la problemo de Kosovo koncernas pacon kaj
stabilecon de Balkanio, bazan kriterion de la internaciaj rilatoj
kaj aŭtoritaton kaj rolon de la Sekureca Konsilio de UN. Ĉinio opinias,
ke la plej taŭga vojo por solvi la problemon de Kosovo estas intertraktado
de Serbio kaj Kosovo por atingi projekton akcepteblan por ambaŭ
flankoj.
Ĉinio alvokas, ke la du flankoj daŭrigu intertraktadon
kadre de la internacia leĝo kaj kune konservu pacon kaj stabilecon
de Balkanio, kaj la internacia socio kreu pozitivan kondiĉon por
tio.
|