Nun glate iras rekonstruado en la plagitaj lokoj en
suda Ĉinio.
En Hunan-provinco oni intense riparas difektitajn instalaĵojn
de malgrandaj hidroelektrejoj, kaj klopodas por restarigi normalan
elektro-provizadon antaŭ la fino de marto. La provinca banko donis
kontraŭkatastrofan krediton je pli ol sep miliardoj da juanoj por
la rekonstruado.
En fama turisma urbo Guilin de la Guangxi-a Ĝuang-nacia
Aŭtonoma Regiono oni riparas damaĝitajn bazajn establaĵojn.
En Jiangxi-provinco oni restarigas produktadon de agrikulturo
kaj forstumado per 1.5 miliardo da juanoj.
En la lastaj tagoj pli ol kvar mil elektristoj estis
senditaj al Zhejiang-provinco por ripari la elektran linearon.
Ekde la 17-a de februaro normale funkcias fervojoj kaj
ŝoseoj en la tuta lando.
|