Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Brita ĉefministro Gordon Brown intervidiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan

La 18-an de februaro brita ĉefministro Gordon Brown intervidiĝis en Londono kun Tang Jiaxuan, ŝtata konsilanto de Ĉinio, kiu ĉeestas interŝanĝan aktivadon inter Ĉinio kaj Britio "Ĉina Tempo". Brown diris, ke Britio sin dediĉas al profundigo de la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj kun Ĉinio, kaj deziras fortigi kunlaboron kun Ĉinio. Britio plenforte subtenas la aktivadon. Li esprimis deziron iri al Ĉinio por spekti la Pekinajn Olimpikojn kaj deziras al ĝi plenan sukceson. Li reasertis, ke Britio praktikas politikon de unu Ĉinio, kaj tiu starpunkto estas konsekvenca kaj senŝanĝa.

Tang diris, ke Ĉinio deziras klopodi kune kun Britio por realigi gravajn akordojn atingitajn de la du flankoj kaj antaŭenpuŝi la ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn inter la du landoj.