Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina speciala delegito pri darfura problemo vizitos Brition kaj Sudanon

La 19-an de februaro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke ĉina speciala delegito pri darfura problemo Liu Guijin vizitos Brition en la 21-23-a kaj Sudanon en la 24-27-a de februaro.

Liu diris, ke dank' al la komuna penado de la internacia socio, inkluzive de Ĉinio, la solvo de darfura problemo gajnis pozitivan disvolvon. Ĉinio opinias, ke en la nuna situacio oni devas daŭre disvolvi la ĉefan rolon de UN, Afrika Unio kaj la sudana registaro, kaj koncernaj flankoj devas esti paciencaj kaj solvi la problemon per dialogo kaj egala interkonsiliĝo por preventi malboniĝon de la situacio.