La 20-an de februaro Yuan Bin, ĉefo de la departemento
de merkata esploro de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
diris en la regula gazetara konferenco okazigita de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, ke Ĉinio estas lando respondeca
pri internaciaj aferoj, kaj faris multajn pozitivajn kaj efikajn
klopodojn por solvi la darfuran problemon. Ĉiuj sponsoroj de la
Pekinaj Olimpikoj faris ĝustan elekton. Kvankam iuj organizoj kaj
individuoj pro ia celo faris premon sur ilin, tamen ĝis nun neniu
sponsoro nuligis sian subtenon al la Olimpikoj.
Yuan diris, ke neniu organizo aŭ individuo devas fari
premon sur olimpikajn sponsorojn per politika problemo.
|