Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Altiĝas nivelo de Ĉinio en juĝado pri kazo de intelekta proprieto

En la lastaj jaroj pli kaj pli altiĝas la nivelo de Ĉinio en juĝado pri kazo de intelekta proprieto. La kvanto de kazoj finitaj en la unua instanco atingis 80% kaj tiu de kazoj retiritaj post mediacio en la unua instanco leviĝis de 47% en 2001 al 55% en 2007.

Cao Jianming, vicestro de la Plej Supera Popola Kortumo, konigis en la kunveno pri juĝado de kazo de intelekta proprieto de la popolaj juĝejoj, ke tiuj kazoj rilatas al ĉiuj leĝaj kampoj de intelekta proprieto, kaj la funkcio de juĝado pri intelekta proprieto de la popolaj juĝejoj estas ĉiuflanke disvolvata.

Li diris, ke post ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, diversnivelaj juĝejoj racie traktas komplikajn disputojn pri intelekta proprieto, laŭleĝe protektas leĝajn rajtojn kaj interesojn de koncernatoj, eltenas la provadon post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, fundamente akomodiĝas al la bezonado de evoluado de la lando, tial ili estas ĝenerale aprobataj de la socio kaj alte taksataj en- kaj ekster-lande.