La 20-an de februaro en Brazilio inaŭguriĝis la Kvina
Forumo pri Klimata Ŝanĝiĝo de la Grupo de Ok kaj Kvin Evoluantaj
Landoj.
En la inaŭguro Cao Bochun, vicdirektoro de la Komisiono
pri Protektado de Medio kaj Resurso sub la Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio, diris, ke la internacia socio devas persisti en principoj
difinitaj en la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la
Kiota Protokolo, kaj racie koni kaj trakti la problemon de klimata
ŝanĝiĝo. Cao emfazis, ke Ĉinio senĉese klopodos por altigi sian
kapablon respondan al klimata ŝanĝiĝo laŭ propra realo, kaj ĉinaj
kontraŭrimedoj por klimata ŝanĝiĝo estas senŝanceliĝaj kaj longdaŭraj.
|