Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio postulas de Usono akuratan kaj rapidan liveron de necesaj informoj kaj koncernaj donitaĵoj pri faligo de la propra difektita spiona satelito

La 21-an de februaro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio postulas de Usono akuratan kaj rapidan liveron de necesaj informoj kaj koncernaj donitaĵoj pri faligo de la propra difektita spiona satelito al la internacia komunumo, por ke aliaj landoj alprenu necesajn rimedojn kontraŭ la eventualaj damaĝoj.