La 23-an de februaro okazis en Pekino la 8-a Ĉina-Japana
Strategia Dialogo. Ĝin ĉeestis la du delegacioj gvidataj respektive
de ĉina vicministro de eksteraj aferoj Wang Yi kaj deputa vicministro
de Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj Mitoji Yabunaka. La du flankoj
interŝanĝis opiniojn pri akcelo de strategia reciproka konfido.
Mitoji Yabunaka emfazis, ke disvolviĝo de Ĉinio ne estas
minaco, sed ŝanco por Japanio, kaj Japanio admiras la atingojn akiritajn
de Ĉinio dum la 30-jara reformado kaj pordomalfermo.
La du flankoj opinias, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj
Japanio frontas al grava disvolva ŝanco sur la nova startpunkto
en la historio. La vizito de ĉina prezidanto Hu Jintao al Japanio
ĉi-jare estos historia vizito, la du flankoj volas plifortigi kunlaboron
por garantii sukceson de la vizito kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter
Ĉinio kaj Japanio vere eniri en sane kaj stabile disvolvan orbiton.
|