La 22-an de februaro publikiĝis en Pekino la "Raporto
pri ĉina mara disvolviĝo".
La raporto relative amplekse registras, objektive spegulas
kaj komentas la disvolvan procezon kaj atingojn de la ĉina mara
afero de post la jaro 1949.
Laŭ la raporto, en la jaro 2010 la ĉina totala produktovaloro
de mara industrio superos 3 100 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj
= 1 usona dolaro), la ŝarĝi- kaj mal-ŝarĝ-kvantoj de ĉefaj havenoj
superos 5.6 miliardojn da tunoj, la ĉina ŝipkonstrua kapablo atingos
21 milionojn da toneloj, la produktokvanto de nafto de ĉina maro
superos 50 milionojn da tunoj.
|