Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina registaro unuafoje monoferis al MKO

La 25-an de februaro, por respondi koncernan proponon de la Monda Komerca Organizo (MKO), la ĉina registaro deklaris provizi 200 milojn da usonaj dolaroj al la koncerna aktivado de MKO kun la celo akceli komercadon. Tio estas la unuafoja monofero de Ĉinio al MKO, kaj ĝia celo estas helpi evoluantajn landojn, precipe la plej subevoluintajn landojn, altigi sian kapablon en internacia komercado.

Koncerna respondeculo de la Ministerio de Komerco de Ĉinio montris, ke kiel evoluanta lando, Ĉinio povas kompreni la malfacilecon kion aliaj evoluantaj landoj renkontis dum la ekonomia disvolvado, kaj Ĉinio volas provizi helpon laŭ sia kapablo; tio montris la konsekvencan starpunkton de Ĉinio pri fortigo de plurflanka komerca sistemo.