Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Striktiga monpolitiko de Ĉinio ne ŝanĝiĝos ĉi-jare

La 24-an de februaro Yi Gang, vicestro de la Ĉina Popola Banko, diris en Pekino, ke ĉi-jare la ĉefa risko, alfrontata de la ĉina ekonomio, ankoraŭ estas inflacio, tial la difinita striktiga monpolitiko ne ŝanĝiĝos pro en- kaj eksterlandaj novaj cirkonstancoj.

Yi Gang diris, ke la influo de krizo de la usona sekundara kredit-merkato montriĝas, kaj enlande Ĉinio ĵus suferis de serioza vetera katastrofo, tamen ĉi tiuj du eventoj ne ŝancelos la decidon de la ĉina centra banko (la Ĉina Popola Banko) pri plua praktikado de la striktiga monpolitiko.