Lastatempe, Liu Guijin, speciala delegito de la ĉina
registaro pri darfura problemo, deklaris en sudana ĉefurbo Kartumo,
ke plejparto de la humanismaj helpaj materialoj de Ĉinio en valoro
de 80 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) jam estis
transportita al Darfuro.
Liu diris tion post la subskriba ceremonio por transdoni
la lastan kvanton da helpaj materialoj de Ĉinio. Liu diris, ke krom
tiuj helpaj materialoj, Ĉinio ankaŭ liveris prunton de 50 milionoj
da usonaj dolaroj por konstrui akvoprovizan instalaĵon, kaj nun
la konstruo iras glate.
Liu diris ankaŭ, ke Ĉinio liveros pli multan helpon
al darfura regiono por helpi la lokanojn liberigi sin de malriĉeco
kaj solvi la darfuran problemon kiel eble plej baldaŭ.
Ahmad Harun, sudana ministro de humanismaj aferoj, dankas
la ĉinan registaron pro la helpo kaj laŭdas, ke la helpo de Ĉinio
havas nenian politikan kondiĉon.
|