La 26-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
kaj ĉefministro Wen Jiabao respektive intervidiĝis en Pekino kun
usona ŝtata sekretariino Condoleezza Rice. Hu Jintao esprimis, ke
Ĉinio kaj Usono persistu en la granda direkto de disvolvo de konstruiva
kunlaboro.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas ĉiam teni la rilatojn
kun Usono laŭ longtempa vidpunkto kaj strategia alteco, fortigi
dialogon kaj interkonsiliĝon, pliigi interkomprenon kaj konfidon,
plivastigi komunan konon kaj kunlaboron, racie trakti gravajn aferojn
pri duflankaj interesoj, precipe serioze trakti la Taiwan-an problemon,
firme bremsi riskon de secesia forto de "Taiwan-a sendependigo",
protekti pacon kaj stabilecon de la Taiwan-a markolo kaj la Azi-Pacifika
regiono kaj garantii kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvon de
la konstruivaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
 Condoleezza
Rice diris, ke Usono multfoje montris la starpunkton en la problemo
de "plebiscito por aliĝo al UN" de la Taiwan-a instanco,
kaj opinias, ke ne devas okazi "plebiscito por aliĝo al UN".
Dum la intervidiĝo kun Condoleezza Rice, ĉina ĉefministro
Wen Jiabao esprimis, ke nun en internacia politika kaj ekonomia
situacio, ekzistas multaj necertaj faktoroj, tial garantio de sana
kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre
grava. La du flankoj devas laŭ strategia alteco kaj longtempa vidpunkto
rigardi kaj teni la dulandajn rilatojn, pliigi konfidon, vastigi
kunlaboron kaj kune protekti la malfacile establitajn rilatojn inter
Ĉinio kaj Usono.
Condoleezza Rice esprimis, ke kunlaboro inter Usono
kaj Ĉinio helpas pli bone solvi komplikajn kaj malfacilajn problemojn
alfrontatajn de la internacia sistemo. Usono volas plue antaŭenpuŝi
la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio.
|