La 5-an de marto inaŭguriĝos en Pekino la 1-a Sesio
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), kaj la 3-an
de marto la 1-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La informejo de la du
sesioj jam ekfunkciis en la 26-a de februaro kaj komencis akcepti
kaj aranĝi intervjuon de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.
Tri fakoj sub la informejo -- fako por raportistoj el
la ĉina landinterno, fako por tiuj el Hongkong, Makao kaj Taiwan
kaj fako por tiuj el fremdaj landoj -- servas al la raportistoj
intervjuantaj TPK kaj ĈPPIK. Ĝis nun pli ol 2800 ĉinaj kaj fremdlandaj
raportistoj sin anoncis por intervjui la du sesiojn. Tiuj, kiuj
volas intervjui la du sesiojn, devas plenumi formalaĵojn antaŭ la
5-a de marto.
Dum la sesioj la informejo senpage liveros al la raportistoj
ĉinaj kaj fremdlandaj freŝdatajn bildojn, koncernajn signalojn por
televido kaj radio, kaj interreton.
|