Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli ol 20 bankoj de fremdlanda kapitalo fondis jurpersonajn bankojn en Ĉinio

Laŭ plej freŝa statistiko, ĝis decembro de 2007, pli ol 20 bankoj de fremdlanda kapitalo fondis jurpersonajn bankojn en landinterno de Ĉinio.

Koncerna respondeculo de la Ŝtata Administracio de Fremda Valuto de Ĉinio esprimis, ke granda disvolvo de negoco de bankoj de fremdlanda kapitalo en Ĉinio rilatas al la granda fono de la ĉina ekonomio. La respondeculo elmetis du proponojn al la bankoj de fremdlanda kapitalo en Ĉinio: la unua estas pliigi koncepton pri ĝenerala situacio kaj makroskopan koncepton; kaj la dua -- pliigi laŭregulan koncepton kaj racie trakti la rilatojn inter negoca disvolvo kaj laŭregula entreprenado.