La 2-an de marto okazis la prepara kunveno por la Unua
Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK). En la kunveno oni ekzamenis kaj aprobis la nomliston
de prezidantaro por la sesio, tiun de prezidanto kaj ĝenerala sekretario
de la prezidantaro, tagordon de la sesio kaj nomliston de la komitatanoj
por ekzameno de proponoj de la sesio.
Post tio la prezidantaro okazigis la unuan kunvenon,
ekzamenis kaj pasigis la nomliston de la konstanta prezidanto de
la sesio.
Posttagmeze de la 3-a de marto okazos en la Popola
Halo de Pekino la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.
|