La 1-an de marto Liu Qian, ĉina vicministro pri sano,
diris en simpozio pri sano de la ĉinaj virinoj, ke nun radikale
ŝanĝiĝis la sanstato de la ĉinaj virinoj. La mortokvanto de gravedulinoj
kaj akuŝintinoj reduktiĝis de 1.5 pocentoj ĉ. la 1949-a jaro al
0.0366 pocento en 2007, kaj espereble la meznombra vivdaŭro de la
ĉinaj virinoj longiĝos de 35 jaroj al 74 jaroj.
Liu diris, ke la sanprotekta agado de la ĉinaj virinoj
konsistas el tri paŝoj: A, ĝis 2010 perfektigi fundamentan higienan
kaj sanitaran sistemon por la virinoj en la urboj kaj la kamparo;
B, ĝis 2015 altigi la nivelon de la sano de la virinoj de Ĉinio
al la plej alta nivelo de la evoluantaj landoj; C, ĝis 2020 proksimigi
aŭ atingigi la nivelon de la sanstato de la virinoj de la oriento
kaj partaj regionoj de la mezo kaj okcidento de Ĉinio al tiu de
la meze evoluintaj landoj.
|