Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina teamo kroniĝis en la Monda Tablotenisa Ĉampionado

Vespere de la 2-a de marto finiĝis en la ĉina urbo Kantono la 49-a Monda Teama Tablotenisa Ĉampionado. En la vira finalo la ĉina teamo venkis la sudkorean per 3 kontraŭ 0 kaj sinsekve kvarafoje gajnis la ĉampionecon.

La sudkorea teamo okupis la 2-an lokon, kaj la ĉina Hongkong-a la 3-an. En la virina finalo en la 1-a de marto la ĉina teamo venkis la singapuran.