La
3-an de marto la Sekureca Konsilio de UN pasigis la rezolucion n-ro
1803 pri la nuklea problemo de Irano per voĉdonoj de 14 jesoj kaj
1 sindeteno, decidis plifortigi punon kontraŭ la nuklea plano kaj
aliaj koncernaj kampoj de Irano, kaj samtempe daŭrigos la klopodon
por solvi la problemon pere de diplomatiaj manieroj. Tio estas la
tria rezolucio rilata al puno kontraŭ Irano de post decembro de
2006.
 Wang
Guangya, konstanta delegito de Ĉinio en UN, emfazis, ke puno ne
povas radikale solvi la problemon, kaj diplomatia intertraktado
ankoraŭ estas la plej bona elekto. Li alvokis, ke la koncernaj flankoj
prenu al si respondecon kaj konstruecon, plene disvolvu sian iniciativon
kaj kreivon kaj senlace plifortigu diplomatiajn rimedojn, por trovi
la planon, kiu povos kaj garantii la rajton de Irano en paca utiligo
de nuklea energio, kaj defendi la internacian sistemon por preventi
nuklean difuziĝon kun la celo solvi la problemon komplete, trafe
kaj kiel eble plej frue.
|