|    La 4-an de marto Qin Gang, proparolanto de la Ministerio 
              de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe iras sur 
              la vojo de paca disvolviĝo kaj observas la defensivan nacidefendan 
              politikon. Ĉinio estas firma forto por konservi la pacon kaj stabilecon 
              en la Azi-Pacifika Regiono kaj eĉ en la mondo, kaj minacas neniun 
              landon.  Lastatempe la Nacidefenda Departemento de Usono publikigis 
              “Raporton pri la Ĉina Militafera Forto en 2008”. Pri tio Qin diris, 
              ke la raporto distrumpetas "militan minacon de Ĉinio, serioze 
              distordas la realon, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio 
              kaj malobservas la kriterion pri la ŝtataj interrilatoj". Ĉinio 
              esprimas fortan oponon kontraŭ tio.
                |