La 6-an de marto Wu Xiaoqing, vicestro de la Ŝtata
Administracio de Medi-protektado, diris en la internacia simpozio
pri diverseco de kreskaĵoj kaj klimata ŝanĝiĝo okazinta en Pekino,
ke Ĉinio plue prenos rimedojn por konservi diversecon de kreskaĵoj
por trakti klimatan ŝanĝiĝon.
Li diris ankaŭ, ke ĝis la fino de 2006 la areo de rezervejoj
en la tuta lando atingis 15.2% de la teritoria areo. Samtempe per
frostumado, praktiko de poluoregado kaj aliaj programoj, oni faris
kontribuon al regado de ellaso de forceja gaso kaj haltigo de perdiĝo
de kreskaĵa diverseco.
|