La laborraporto de la registaro farita de la ĉina ĉefministro
Wen Jiabao en la 5-a de marto al la Unua Sesio de la 11-a TPK rimarkigis,
ke Ĉinio limigos aŭ malpermesos investadon de eksteraj komercistoj
en industrioj multe konsumantaj fuelojn aŭ serioze poluantaj.
Rilate al tio, Zhang Yansheng, direktoro de la esplor-instituto
pri la ekonomiaj rilatoj kun fremdaj landoj sub la Ŝtata Komisiono
por Disvolvo kaj Reformado, komentis, ke pro amplekso de la ĉina
ekonomio kaj ĝia rilato kun la mondo, la internacia socio profitos
de la ĉina politika reguligo pri resurso, medi-protektado aŭ komerca
ekvilibro.
|