Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esperas, ke UN disvastigos la ideon de justeca homrajto

La 8-an de marto Wang Qun, konstanta vicdelegito en la agentejo de UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, diris en la 7-a konferenco de la homrajta konsilio de UN, ke okaze de la 60-jara datreveno de la "Monda Deklaracio pri Homrajto", la Oficejo de Altranga Komisaro pri Homrajto (OAKH) sub UN devas disvastigi la ideon pri egaleca kaj justeca homrajto kaj konstrui la homrajtan kulturon kun harmonia kunekzisto kaj reciproka respekto de diversaj civilizacioj.

Wang Qun diris ankaŭ, ke Ĉinio laŭdas OAKH pro ĝia laboro en la pasinta jaro, precipe pro establiĝo de koncernaj regularoj por la homrajta konsilio, ĉesigo de senpuno al krimoj, iniciatado de forta kaj sendependeca justico, akcelado de disvolva rajto, atentigo al la internacia socio pri rajto de ekonomia socio kaj rajto kultura.