La 8-an de marto okazis en Pekino la 5-a Plena Kunveno
de la 2-a Komitato de la Religia Paca Komitato de Ĉinio. Ding Guangxun,
prezidanto de la komitato, diris en sia skriba parolo, ke la komitato
devas klopodi por starigi pacajn ekleziojn kaj fari kontribuon al
konstruado de la harmonia socio.
Li diris, ke la socio devas esti harmonia kaj same,
ankaŭ la eklezioj deziras esti tiaj. Li alvokis la 5 ĉefajn religiojn
fariĝi modeloj de paco kaj harmonio kaj kune klopodi por kontribui
al konstruado de la harmonia socio socialisma.
Zheng Wantong, ĝenerala sekretario de la 1-a Sesio de
la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco, ĉeestis la kunvenon kaj faris parolon. Li diris, ke
la Religia Paca Komitato de Ĉinio aktive akcelas solidarecon kaj
akordiĝon inter la religiaj societoj kaj antaŭenpuŝas interfluon
kaj kunlaboron kun diverslandaj religiaj rondoj kaj kun internaciaj
kaj regionaj religiaj pacaj organizoj de diversaj landoj, tio jam
fariĝis grava platformo por komunikado de la Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kun fremdaj landoj.
|