La 10-an de marto Wu Dawei, ĉina vicministro de eksteraj
aferoj kaj membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco,
diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos la
Pekinajn Olimpikojn en 2008.
Intervjuate de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj dum
la sesio, Wu Dawei diris, ke tiu ĉi nombro kreskas kun tago.
Kun proksimiĝo de inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj,
multaj gravaj politikistoj de la landoj de la mondo eksplicite esprimis
la subtenon al la Pekinaj Olimpikoj.
Antaŭnelonge, usona ŝtata sekretariino Condoleezza Rice
vizitis Ĉinion kaj diris, ke Usono kontraŭis al politikigo de Olimpikoj,
kaj usona prezidento George W. Bush kaj liaj familianoj atendas
ĉeesti la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj.
Lastatempe David Miliband, brita ministro de eksteraj
aferoj, diris, ke Britio amplekse partoprenos en la Pekinaj Olimpikoj,
kaj brita ĉefministro Gordon Brown ĉeestos tiujn ĉi Olimpikojn.
Krome, ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj membroj de
reĝaj familioj de multaj landoj esprimis per diversaj manieroj,
ke ili venos al Ĉinio por sperti Olimpikojn.
|